http://www.dmoz.org/img/moz/esperanto.gif |
Jen pionira esplorverko pri la renoviĝo de la leksiko en Esperanto almenaŭ en la Brazila lingvoscienca medio. La disertaĵo, portugallingve redaktita, komenciĝas per la konstato, ke tre malofte troveblas laboraĵoj pri Esperanto inter lingvistoj. La aŭtoro prezentas abundajn pruvojn pri la renoviĝo de Esperanto pere de la neologisma procezo. Post pririgardo pri historiaj aspektoj de la leksika evoluo de Esperanto, ekzemple de la frua apero de arkaismoj, elektiĝis kiel korpuso ("corpora") du ĵurnalismaj kolektoj (Ĝangalo kaj Monato). Por analizi la kolekton uziĝs la softvaro WordSmith (Universitato de Oksfordo). La aŭtoro konkludas, ke Esperanto estas en plena kreskado pro ĝia leksika kapablo renoviĝi, ĉefe per la formado de substantivaj kunmetaĵoj.
Ligiloj por la disertacio:
Recenzo de Jozefo Lejĉ